Interlingvistiko okupiĝas pri formoj, problemoj kaj solvoj rilataj al la lingvaj aspektoj de internacia komunikado. Internacia komunikado okazas inter homoj aŭ homgrupoj kiuj havas malsamajn lingvojn kaj kulturajn fonojn. La tereno de interlingvistiko, en larĝa senco, entenas:

  • mondolingvojn, t.e. etnajn lingvojn funkciantajn kiel lingvafrankaoj,
  • lingvojn spontane ekestintajn en internacia komunikado en loka nivelo: pidĝinojn kaj kreolajn lingvojn kaj ankaŭ
  • lingvojn kreitajn por tiu ĉi celo: internaciajn helplingvojn, kiuj estas nomataj ankaŭ planlingvoj.

En mallarĝa senco, interlingvistiko studas la historion, strukturon, kreadon kaj uzon de planlingvoj. Ĝi rekte rilatas al fakoj kiel lingva filozofio - kaj lingva planado kaj modeligo.

Konscia interveno en etnajn lingvojn okazas en diversaj niveloj (de ortografiaj kaj gramatikaj reformoj tra modernigo de vortoprovizo ĝis lingvonormigo). Lingvoplanado inkluzivas ankaŭ revivigon de lingvoj (kazo de la moderna hebrea) kaj etendiĝas ĝis planado de novaj lingvoj. Tiel naturaj kaj planitaj lingvoj povas troviĝi sur skalo, kies du ekstremoj estas la idealaj (netuŝitaj) naturaj lingvoj kaj la komplete artefaritaj lingvoj.

Bildo de la natura-artefarita kontinuo

  • Ideala natura lingvo

  • Korea, japana

  • Hungara

  • Norvega

  • Moderna hebrea, indonezia

  • Esperanto, Novialo, Ido

  • Volapuko

  • Solresolo

  • Lingvo de Leibniz

  • Artefarita lingvo, logika lingvo, programlingvo

Planlingvoj povas esti apriorajaposterioraj.

La plej disvastiĝinta planlingvo estas Esperanto, alternativa ilo en internacia komunikado, kun parolkomunumo dismetita en la tuta mondo. Esperantologioesperantostudoj, kiel parto de interlingvistiko, okupiĝas pri diversaj aspektoj de la internacia lingvo Esperanto.